Priserĉu la liston de primitivoj je p. por kompreni la rolon de la primitivoj vort, lastan, kaj senlastan.
Jen rekursiva proceduro kiu ebligas renversi l’ ordon de la literoj de vorto.
por renversuv :v
se malplena? :v [sendu "]
sendu vorton lastan :v renversuv senlastan :v
fino
skribu renversuv "abcĉde
edĉcba
Oni diras ke vort’ estas palindromo se oni povas legi ĝin je ambaŭ direktoj (ekzemploj: ama, radar’,
onano...).
# testu ĉu la vorto :v estas palindromo
por palindromo :m
se :m = renversuv :m [sendu vera] [sendu malvera]
fino
Kaj finfine jen mojosa programeto (dankon Olivier SC):
por palin :n
se palindromo :n [skribu :n haltu]
skribu (list :n "PLUS renversuv :n "EGALAS sumon :n renversuv :n)
palin :n + renversuv :n
fino
palin 78
78 PLUS 87 EGALAS 165
165 PLUS 561 EGALAS 726
726 PLUS 627 EGALAS 1353
1353 PLUS 3531 EGALAS 4884
4884